
Mozio (墨子) estas ĉina filozofo kaj li aktive agis en la 4-a jarcento antaŭ Kristo. Lia reala nomo estas Modi (墨翟). Mozio ĉine signifas Majstron Mo kaj lian libron. Mozio estas libro, kiun Mozio kaj moziistoj skribis. La libro konsistas el 71 ĉapitaroj kaj nur 53 el 71 ĉapitaroj restas nuntempe. Moziistaro estis grava grupo same kiel konfuceanoj en Ĉinio, antaŭ ol La Unua Imperiestro unuigis 7 reĝlandojn.
Penso de moziismo kontraŭas penson de konfuceismo. Ĉar Mozio orginare studis konfuceismon kaj poste neis penson de konfuceismo. Kaj moziismo havas dek ĉefaj pensojn; “Dungado de saĝulo” (尚賢), “Samigo opiniojn” (尚同) , “Ŝparado” (節用), “Ŝparado de funebraĵo” (節葬), “Nemuziko” (非樂), “Nefatalo” (非命), “Kredado Dion” (尊天), “Kredado ogron” (事鬼), “Homamo” (兼愛), “Neatako” (非攻). “Nemuziko” estas ne ludi grandegan ceremonian muzikon. “Homamo” kaj ”Neatako” el dek pensoj estas pli gravaj pensoj.
Homamo estas ami la alian homon kiel sin. Ĝi estas amo al homaro kaj ĝi kontraŭas amon de konfuceismo. En konfuceismo, oni devas ami sian patron kaj sian reĝon kaj sian seperulon kaj sian instruiston. Konfuceo opinis, ke nur tia amo povas teni socian ordon. Tia amo estas nur amo al si kaj sia socio. Homo, kiu havas nur tian amon, povas militi kontraŭ la alian socion por sia socio. Ĉar la homo ne amas la alian socion kiel sian socion. Mozio opinis, ke tia amo okazigas militon kaj batalon inter homoj, kaj li nomis tian amon “Sinamo” (別愛). Homamo de moziismo enhavas Sinamon. Sed Homamo estas ne nur ami sin, sed antaŭ ami la alian homon.
分名乎天下惡人而賊人者,兼與?別與? 即必曰別也。
Kio malamas kaj trompas homojn en la mondo, Homamo aŭ Sinamo? Ĝi nepre estas Sinamo. Mozio
Homamo estas egaleca amo. En Sinamo de konfuceismo, vi devas funebri pri via familiano. Tio estas komprenebla. Sed en la Sinamo de konfuceismo, vi ne bezonas funebri pri via amato. Kial? Ĉar via amato ne estas via familiano. Se via amato motras, vi veraŝajne malĝojas. Sed konfeceismo ne akceptas tian malĝojon. Do Sinamo de konfeceismo estas diskriminacia amo kaj malhoma amo. Sed moziismo akceptas tian malĝojon. En Homamo de moziismo, vi devas funebri pri ĉiuj mortintoj. Iu homo apartenas al alia gento, alia lingvo, alia religio aŭ alia socia klaso ol mi. Sed li estas nur homo same kiel vi. Se li motras, vi veraŝajne malĝojas. Se nekonato senkaŭze estas mortigita ie, vi veraŝajne malĝojas. Homamo estas natura koro. Do homo, kiu havas Homamon, ne povas ataki la alian landon kaj ne povas mortigi la alian homon. Sinamo okazigas militon kaj Homamo okazigas Neatakon. Homamo kontraŭas agresmiliton.
殺一人謂之不義,必有一死罪矣,若以此說往,殺十人十重不義,必有十死罪矣;殺百人百重不義,必有百死罪矣。當此,天下之君子皆知而非之,謂之不義。今至大為不義攻國,則弗知非,從而譽之,謂之義,情不知其不義也
Mortigi unu homon estas krimo. La mortiginto nepre mortopuniĝas unufoje. Mortigi dek homojn estas krimo. La mortiginto nepre mortopuniĝas centfoje. Mortigi cent homojn estas krimo. La mortingitoj nepre mortopuniĝas milfoje. Ĉiuj saĝuloj en la mondo scias tion kaj diras, ke tio estas peko kaj krimo. Sed nun iu lando atakis la alian landon kun krimego. Saĝuloj ne scias, ke tio estas peko. Kaj ili laŭdas tion kaj diris, ke tio estas justa. Ili ne scias, ke tio vere estas krimo. Mozio
Moziismo havas komunaĵon kun homaranismo de Zamenhof. Lazaro Ludviko Zamenhof skribis jene en La Homaranismo.
Mi vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj.
Ĉi-tiu penso similas kiel “Homamo” kaj “Dungado de saĝulo” de moziismo. Ankaŭ Mozio opiniis, ke vi dungu saĝulojn kaj talentulojn nekoncerne samsangeco kaj socia klaso. Tiam por duniĝi, homoj lernas por iĝi saĝaj kaj klopodas por iĝi talenta. Egaleco alportas profiton al lando kaj la mondo.
Legendo diras, ke moziistaro militis kontraŭ fortaj landoj por defendi malfortajn landojn. Por tio, moziistaro studis teknikon de urbodefendo kaj ofte iĝis dungosoldataro, kiu havas spertan militoteknikon. En Mozio, moziistoj skribis pri tekniko de urbodefendo.
守圉城之法,厚以高,壕池深以廣,樓撕脩,守備繕利,薪食足以支三月以上,人眾以選,吏民和,大臣有功勞於上者多,主信以義,萬民樂之無窮。不然,父母墳墓在焉;不然,山林草澤之饒足利;不然,地形之難攻而易守也;不然,則有深怨於適而有大功於上;不然則賞明可信而罰嚴足畏也。
Manieroj por defendi urbon. 1 la kastelmuro estas dika kaj alta. 2 la ĉirkaŭfoso estas profunda kaj vasta. 3 la gardoturo estas solida. 4 armiloj de defendo estas pretaj. 5 manĝaĵo kaj brulaĵo por pli 3 monatoj estas pretaj. 6 elitaj soldatoj estas. 7 burokratoj kaj popolo estas amikaj 8 multaj merituloj estas ministroj. 9 reĝo estas justa. 10 popolo ĉiam ĝuas. 11 popolo havas tombojn de siaj gepatroj . 12 la urbo havas arbaron kaj lagon. 13 la urbo havas terenan formon, kiun oni atakas malfacile kaj oni defandas facile 14 popolo tre malamas malamikon. 15 Laŭdi estas klara kaj puni estas severa. Mozio
Kial moziistoj opiniis Homamon kaj samtempe moziistoj mortigis soldatojn de la forta lando? Ĉar la forta lando reale agresis la malfortan landon kaj ĝiaj soldatoj reale mortigis multajn homojn. Moziisto devis nur militi kontraŭ la forta lando por defendi malfortulojn. Se iu forta lando frue unuigus Ĉinion, ĉina paco frue venus. Sed moziisto ne esperis pacon sub la unu impero. Moziisto esperis nur pacon kun diverseco kaj multaj landoj.
Ĉu ankaŭ esperantistoj ne esperas mondon sub la unu imperiisma lingvo? Ĉu ankaŭ esperantistoj esperas mondon kun diverseco kaj multaj lingvoj? Moziisto estis ne nur idealisto, sed ankaŭ realisto kaj batalantoj. Ĉu ankaŭ esperantistoj povas iĝi ne idealistoj, sed vera-sence “pacaj batalantoj”? Jes ili povas.
el La Junuloj No-ro 78 septembro `07