
1. Komenco de la antikva historio de Ĉinio
La historio de Ĉinio, komenciĝinta ekde 3 Huang-oj (皇; imperiestro ) kaj 5 Di-oj ( 帝; imperiestro ), havas sian radikon ĉe la ĉirkaŭo de la flava rivero . Tiel nomata ‘Praavo’ de ĉina civilizacio Huangdi (黄帝; Flava Imperiestro ) estas la unua el la 5 Di-oj. Li subpremis diversajn kontraŭstarajn fortojn ĉirkaŭ la flava rivero, kaj fariĝis Ĉielfilo, rekomendite de multaj feŭdestroj tieaj.
Huangdi tre bone faris sian regadon, feliĉigante la popolon per diversaj inventaĵoj. Post lia morto la reĝo Yao fariĝis Ĉielfilo kaj bone regis la popolon, kaj li poste transdonis sian seĝon de Ĉielfilo al la reĝo Shun . Ambaŭ reĝoj estis tre bonaj reĝoj, kaj tra tuta historio de Ĉinio ili estas adorataj kiel la plej bona modelo de reĝoj.
Ankaŭ la reĝo Shun transdonis la seĝon al la reĝo Yu . Kaj kiam Qi, la filo de Yu, fariĝis reĝo, tiam stariĝis la sistemo de sangheredo, kaj komenciĝis la dinastio Xia .
La dinastio Xia pereis ĉe la 17-a reĝo Jie, kiu estis fifama tirano. Li estis forravita de la malbona belulino Meixi, kaj konstruis Vino-Lagon kaj Viando-Arbaron (酒池肉林). Ĉiutage li forpasigis tempon, diboĉante kun festenoj, dancoj kaj ludoj, neglektante farendan administradon. Se fidelaj subuloj donas admonojn, li mortigis ilin.
La reĝo Tang ribelis kaj mortigis la reĝon Jie, kaj starigis la regnon Yin . La regno Xia daŭris ĉirkaŭ 400 jarojn.
Ankoraŭ nun ne estas certe, Chu la regno Xia estas reale ekzistinta regno aŭ Chu ĝi estas nur legendo. Kaj multaj studoj pri tio ankoraŭ estas farataj.
1-1. Epoko de 3 Huang-oj ( 3皇 ) kaj 5 Di-oj ( 5帝) kaj Epoko de la reĝoj Yao ( kaj Shun ( 舜 )
Oni diras, ke ĉina historio komenciĝis je la epoko de 3 Huang-oj kaj 5 Di-oj ( 3皇5帝).
Estas skribite, ke 3 Huang-oj estas sinjoroj Fuxi , Nvwa kaj Shennong aŭ Tianhuang, Dihuang kaj Renhuang. En iuj historiaj materialoj aperas la nomoj Zhurong aŭ Suiren anstataŭ Nvwa.
Sima Qian en sia historia libro Shiji komencis skribi ĉinan historion ekde la epoko de 5 Di-oj, dirante, ke li ne povas agnoski la epokon de 3 Huang-oj kiel historio.
5 Di-oj estas Huangdi (黄帝), Zhuan Xu (顓頊), Di Ku (帝嚳 ), Di Yao (帝 kaj Di Shun ( 帝舜 ).
Huangdi, la filo de Shaodian , la reĝo de la regno Yongxiong, estis tiel saĝa, ke li povis jam paroli post 70 tagoj de la naskiĝo kaj sciis ĉion. Kaj tial la popolo havis grandan esperon je li.
“Ho, mirinde, ke la infano nur post iom pli ol 2 monatoj povas paroli!”
“Verŝajne li fariĝos granda homo.”
Huangdi kreskis kiel heroo kaj multaj homoj havis grandan respekton al li.
“Hej, Yan Di venu al mi kaj ni konkuru juste.”
“Bone!”
En tiu tempo Huangdi batalis kun Yan Di, alinomata Ŝennong, por gajni la feŭdojn ĉe Banquan Post 3-fojaj bataloj finfine venkis Huangdi.
Poste faris ribelon Chiyou kruela, kaj Huangdi fuĝis ĝis Zhulu , kie li fine faris la lastan batalon kun li.
‘Li ne povos venki la Zinanche (指南车; ĉaro ekipita per magneto ), kiun mi inventis.’
Huangdi antaŭeniris kun soldatoj.
Chiyou provis malordigi la armeon de Huangdi per nebulo, sed la ĉaro povis trovi vojon al Chiyou eĉ en nebulo.
“Kaptu Chiyou!”
Huangdi ordonis, kaj liaj soldatoj ĉirkaŭbaris lin kaj donis al li grandan atakon.
Ĉe la furioza batalo Chiyou estis kaptita kaj mortigita, kaj Huangdi havis grandan venkon.
“Hura, Huangdi!”
“Hura, Ĉielfilo!”
La feŭdestroj de Zhongyuan ( meza parto de Ĉinio, ĉirkaŭ la flava rivero starigis lin kiel Ĉielfilon.
Huangdi, fariĝinte Ĉielfilo, bone regis la popolon, kaj la popolo vivis tre feliĉe.
“Changjie ellaboru literojn, Linglun ellaboru muzikinstrumentojn kaj Danao ellaboru Shigan Shierzhi!”
Tiel ordonis li, kaj li ankaŭ petis sian edzinon Leizu instrui la popolon kiel bredi silkvermojn. Kaj li mem inventis la metodojn de konstruado de ŝipo, ĉaro kaj ankaŭ domo. Homoj diris, ke Huangdi estas la avo de ĉina civilizacio.
Post la morto de Huangdi la reĝo Yao ( fariĝis Ĉielfilo kaj nomis la regnon Tang . Kaj post Yao la reĝo Shun ( sinsekve fariĝis Ĉielfilo kaj nomis la regnon Yu .
Tiuj du reĝoj estas adorataj kiel la plej bonaj reĝoj en ĉina historio. Ili ambaŭ estis tre modestaj kaj la popolo Shuis pacan kaj feliĉan vivon.
<La bona koro de la reĝo Yao estis sama kiel tiu de la ĉielo kaj lia saĝo estis sama kiel tiu de dio. La popolo sekvis lin kiel sunon kaj suprenrigardis lin kiel nubon.>
Tiel skribite estas en la historia libro Shiji .
La reĝo Yao vivis en pajlotegmenta domo kaj ĝiaj muroj ne estis stukitaj. Li manĝis ĉefe brunajn rizojn kaj legomojn, kaj vestis sin nur per unu peco da cervofelo dum la vintro. Nur post ĉifoniĝo de la vesto li ŝanĝis ĝin per la nova.
‘Se eĉ unu popolano malsatas aŭ faras krimon, tio estas mia kulpo.’
Kun tia penso li regis la landon. Kaj tial la popolo vivis tre feliĉe kun sataj ventroj kaj bonrikoltaj kantoj.
Se sunleviĝas ni laboras ekstere,
Se sunsubiras ni ripozas hejme.
Mi trinkas el puto, kaj manĝas el kampo.
Por kio ni bezonas la forton de la reĝo?
Aŭdinte tiajn kantojn de la popolo la reĝo Yao estis tre kontenta.
Maljuniĝinte li volis trovi taŭgan posteulon por la posteno de Ĉielfilo, kaj li aŭdis, ke la homo nomata Xuyou estas tre virta.
‘Mi devas heredigi la seĝon de Ĉielfilo al Xuyou.’
Tiun onidiron aŭdis Xuyou, kaj li sin kaŝis en la monton Qi. Kaj tial la reĝo Yao ŝanĝis planon kaj nun li volis fari lin la estro de 9 provincoj (九州; simbola esprimo de tuta Ĉinio ), kaj tiam Xuyou iris al la rivero Yingshui kaj viŝis al si la orelojn.
Tiam demandis lin lia amiko Chao Fu (巢父), kiu venis tian por trinkigi bovon.
“Kial vi ŝatas orelojn?”
“Mi ĵus aŭdis la vortojn, kiujn mi devas ne aŭdi.”
“Kiajn vortojn?”
“Ĵus antaŭe la reĝo Yao volis transdoni la seĝon de Ĉielfilo al mi, kaj tial mi kaŝis min en la monton Qishan, kaj nun li denove volas fari min la estro de 9 provincoj…”
Chao Fu iris al la supra parto de la rivero, tirante la bovon.
“Kial vi ne trinkigas la bovon?”
Nun Xuyou demandis Chao Fu.
“Kiel mi povas trinkigi la bovon per la akvo malpuriĝinta pro la malpuraj oreloj?”
Chao Fu tiris la bovon al la supra parto kaj tie li trinkigis ĝin.
Yao aŭdis, ke la homo nomata Shun estas tre bonvirta, kaj vokis lin. Por testi lin la reĝo Yao edzinigis al li siajn du filinojn, E’huang kaj Nvying
Iliaj geedzaj rilatoj estis tre bonaj.
‘Bone! Virtulo devas bone regi siajn edzinojn, kaj tiel li ankaŭ povos administri ĉiujn aliajn aferojn.’
La reĝo Yao estis kontenta.
Shun estas la 6-a generacio de Zhuan Xu, kaj lia patro prenis la duan edzinon post la morto de la patrino de Shun. La duonpatrino naskis filon Xiang kaj poste Shun estis persekutata. Sed li eltenis ĉion kaj daŭre estadis bona filo al la gepatroj.
Plenkreskinte li forlasis la hejmon kaj laboris en diversaj kampoj. Li laboris tre sincere kaj honeste, kaj tial li ricevis grandan respekton de multaj najbaroj kaj amikoj.
Disvastiĝis bona reputacio pri li, kaj tiel li estis vokita al la reĝo Yao kaj edziĝis al la du filinoj de la reĝo. Tiel li povis havi la kontentan familian vivon.
Dume la duonfrato Xiang mensogis la patron kaj havis komploton kun sia patrino por mortigi Shun.
“Frato, vi supreniru al la tegmento. Ni devas ripari la stokejon.”
Kiam Shun supreniris al la tegmento, li forigis la ŝtuparon kaj bruligis la stokejon.
Shun estis ĉirkajuta de la fajro, sed li sukcesis malsupreniri per la du granda pajloĉapoj kunportataj.
‘Nu, bone. Ĉi-foje mi devas enfosi lin.’
Xiang faris Shun labori en la puto.
“Ni devas fosi profundan puton.”
“Bone.”
Kiam Shun volis eliri post la laboro, Xiang komencis enverŝi teron en la puton por enfosi lin.
Enverŝinte multan teron en la puton, li revenis hejmen.
‘Nun li certe mortis. De hodiaŭ mi povas preni ambaŭ bofratinojn.’
Xiang ĝoje revenis hejmen. Sed la Shun, kiu devas esti mortinta, estas ludanta harpon en la hejmo. Kiam Shun estis laboranta en la puto, li jam preparis alian tunelon kaj li eliris tra tiu vojo, kiam Xiang enverŝis teron.
Sed Shun ŝajnigis, kvazaŭ li scius nenion, kaj daŭre respektis la duonpatrinon kaj amis la duonfraton.
Je la aĝo 20 li havis reputacion de bona filo, kaj je 30 li ekhavis publikan oficon. Li aliris al la kampo de politiko je la aĝo 50, kaj je 61, kiam la reĝo Yao forpasis, li fariĝis Ĉielfilo.
La reĝo Shun regis la landon tre bone same, kielYao, kaj la popolo vivis tre feliĉe.
En la fina parto de lia regado, dum 7 jaroj la lando suferis de granda pluvegoj, kaj la flava rivero inundis tre ofte. Li do komisiis al Yu (, la filo de Gun , la laboron de inundokontrolo.
Ju vagadis dum 13 jaroj tra tuta lando, kaj finfine sukcesis je inundokontrolo kun granda saĝo kaj fervora laboro.
<Pro la peza laboro de inundokontrolo la femuroj de Ji tute maldikiĝis kaj lia dorso kurbiĝis kiel kamelo, kaj tial li lame movis la piedojn.>
Tiel estas skribita en la historia libro Shiji ( la kontribuo de Ji. Poste oni diris ‘paŝo de Ju’, vidante iun lame piediranta kun kurbiĝinta dorso.
Shun mortis pro malsaniĝo 39 jarojn post la surtroniĝo ( fariĝo de Ĉielfilo ), kiam li oficvojaĝis Su Dain landojn.